Bienvenido, Invitado
Nombre de Usuario: Contraseña: Recordarme

TEMA: La levitacio estas fenomeno de la ĥaosoligologio.

La levitacio estas fenomeno de la ĥaosoligologio. 3 meses 4 días antes #14483

La levitacio estas fenomeno de la ĥaosoligologio.

Lingva kaj politika prologeto.

Ĉi tiu diskutinda eseo ne temas pri lingvoj aŭ lingvistiko, sed pri teorio de la kono kaj pri epistemologio. Tial ĝi aperas, ĉe la forumo Fronesiso (originale: Phrónesis) en sekcio por epistemologio. Fronesiso estas hispana kaj ĉefe hispanlingva interneta forumo universitata, celita precipe al studantoj kaj doktoriĝantoj de filozofio, kvankam malkaŝa al aliaj membroj. Mi, kiel universitata licenciato en filozofio kaj kiel ideologie vetoata celanto al la grado de doktoro, estas tipa partoprenanto de tiu kaj tia filozofia forumo. Mi ankaŭ sendos ĉi tiun eseon al aliaj internetaj forumoj, speciale se ili uzas Esperanton por la kulturo.
Teorie, do, ĉi tiu lingva kaj politika prologeto balastus... se ni vivus en ideala akademia mondo; jen, en mondo kie mi ne estus akademie vetoata por deveni al doktoro per universitata tezo, kaj kie Esperanto aŭ la aliaj similaj helpoplanlingvoj estus uzataj kaj konsiderataj kiel nur neŭtralajn (kaj ja reformeblajn!) internaciajn facilajn komunikilojn. Sed, ekzemple, mia radikala rifuzado de la aborto, kiun mi konsideras kiel fruan formon de bebomurdado (infanticido) vetoas min, des pli ĉar mi estas ekstrema dekstristo politike; jen, dekstra revoluciulo kiu volas mondon kie la libero de la individuo estos efektivigota kiel suprema bono, do sen mortopuno, nek milito, nek impostokolektistoj, nek advokatoj, nek tropopolado, nek krimoj, nek subpremado de iu homo pro alia homo, nek malriĉeco, nek aborto, nek torturo. Komuna mito diras ke la revolucio estas ĉiam kaj nur afero por ruĝuloj. Sed la vero estas ke ankaŭ ni, la dekstristoj, povas esti revoluciuloj, kaj fakte la aŭtentika, kongrua, radikala dekstro estas nature revolucia dekstro. Ni, la dekstristaj revoluciuloj, ne estas faŝistoj nek aŭtoritaraj (aŭtoritatemaj). Neniu homo rajtas kontroli alian homon por preskribi ĉu kiel ĉi tiu devas pensi kaj agi. ¡Sed tion la sacerdoto, la juĝisto, la bankisto, la impostokolektisto kaj la profesia politikisto faras kontinue! ¡Kaj ankaŭ la demokrata majoritato (plimulto), la popolo, la socio ĝenerale, kontrolas, monosuĉas kaj asfiksias la individuon! Kiel diris la filozofino Ajno Rando (Ayn Rand): ci liberu la homon dis la homoj. Ja la konformista dekstro estas kolektivista, same kiel la socialismo, kaj subordigas la individuon al la socio. Tre male, en la revolucia dekstro oni proklamas ke la individuo valoras kaj validas unue, ¡eĉ kontraŭ la socio se tio necesas! Ne, ne ĉiuj homoj estas egalaj, kontraŭ ia socialismo aŭ komunismo. Kaj la grafika pruvo... estas ke ne ĉiuj dekstristoj estas egalaj. Ni, la revoluciaj dekstristoj, estas libertaroj (liberecanoj, radikalaj liberaloj) sed la konformista kaj institucia dekstro estas tipe tiom kolektivista kaj malindividuista kiom la livo, la socialismo aŭ la komunismo. Ofte, eĉ pli. Se la livo asfiksias la individuon sub la premo de la Ruĝa Armeo aŭ la Komunista Partio, la konformista, hipokrita kaj ekonomie oportunista dekstro asfiksias la individuon sub la premo de la Internacia Kapitalismo aŭ de la Katolika Eklezio. Aŭ de la Sunaista Islamismo. La aŭtentika dekstro, kontraste, diras unue ke la vera revolucio ĉiam baziĝas ĉe la tradicio, kaj ke sen tradicio ne ekzistas revolucio. Kaj la aŭtentika dekstro kontinuas dirante ke la homa naturo estas neniu nedeĉifrita kaj nedeĉifrebla enigmo, neniu blanka folio kies antaŭskribaĵoj ne ekzistas aŭ ne gravas, senlime fleksebla kaj senlime reskribebla. Reale, multaj aspektoj de la homa naturo estas jam konitaj, ju plu des pli, kaj nia kreskanta kono de la homa naturo indikas klare ke la homo (substrekita la individua homo) havas tipajn trajtojn kaj limojn, ne facile ŝanĝeblaj aŭ preterpaseblaj, ĉu genetikaj, ĉu socialaj, ĉu psikologiaj faktoroj. Tipa ekzemplo estas, malgraŭ kion ajn diru la konformista dekstro, ke la socia klaso ne estas individue elektebla. Iu proletario ne estas proletario pro sia elekto persona, sed tipe pro esti filo de alia proletario, kaj iu granda riĉulo, jen estas tia pro esti filo aŭ heredanto de alia granda riĉulo, jen estas tia pro esti sufiĉe riĉa, almenaŭ mezeriĉa, por fari pravajn negocojn kaj investojn, tiel ascendante en grandan riĉulon. Neniu denaska almozulo aŭ malalta povrulo povas deveni propravole al granda kapitalisto en la elito da la cent plej riĉaj homoj en la mondo. Jes, Karlo Markso pravis pri multaj aferoj; kaj se ĉi tio surprizas cin ĉar ĉi tio venas el la buŝo de iu politika dekstristo, ho leganto, ci memoru ke mi estas dekstristo... ne konformista, sed revolucia.
Ja la konformista dekstro ignoras, rifuzas, refutas, kondamnas aŭ damnas Karlon Markson, Ajnon Randon (Ayn Rand), Frojdon aŭ Freŭdon (Freud), Zamenhofon kaj aliajn. Sed ĉi tiuj kvar gejudoj diris malkomforteblajn verojn sufiĉe pruvitaj ĉe la ekonomio, la politiko, la psikologio, la biologio aŭ la lingvistiko. Do ni, pensuloj el la revolucia dekstro, nepre devas agnoski la eltrovaĵojn kaj inventaĵojn de ĉi tiuj kvar judoj; kritike, jes, sed ne damne.
La celo de la revolucia dekstro estas ĉiam la feliĉo de la individuo. Jen la fiksa mezurilo por mezuri kaj juĝi ĉiujn teoriajn kaj praktikajn agadojn. Kaj finfine ĉi tiun mezurilon oni nur povas uzi... individue. Neniu povas nek rajtas juĝi anstataŭ alia homo, kaj speciale nur la homo kiu volas esti feliĉa povas finfine mezuri kaj juĝi ĉu kiel kaj kiom ĝi estas kaj estos verŝajne feliĉa. La raciaj komunaj konkludoj ja ekzistas inter la homoj, sed ĉiam ekde la individuoj ĝis la grupoj, neniam el iu socia kolektivo aŭ grupo ĝis iu individuo aŭ ĝis pluraj individuoj. Kaj, kvankam la juĝo pri la feliĉo estas ĉiam individua, ĝi ne estas arbitrema aŭ kaprica; ĝi estas objektiva, bazita en la pruvitaj kaj pruvotaj konoj pri la homa individuo. Tial, malgraŭ la plursekula aŭsenteco (foresto) de centra kaj ekskluziva institucio decida pri la feliĉo, kvazaŭ Akademio de la Feliĉo paralela al la Akademio de Esperanto... ekzistas jam klasika kaj kreskanta agordo inter la individuoj kiuj serĉas la feliĉon, siajn feliĉojn.
Kaj se iu demandas ĉu ekzistas iu ajn fama dekstra revoluciulo, mi respondos.
Ho, jes; inter aliaj dekstremaj revoluciuloj famaj: ¡la faraono Aĥenatono! Aĥenatono estis neniu nacisocialisto, neniu faŝisto, neniu sklavisto. Li proklamis ke ĉiuj homoj estas egalaj kaj liberaj antaŭ Atono, Dio por ĉiuj entoj (estaĵoj). Oni intencis forviŝi lian memoron, eĉ lian nomon, sed lia revolucio ankoraŭ daŭras kaj efikas. Aĥenatono faris reĝan kaj realan revolucion, disde la politika dekstro, disde la ordo. Kaj tiu ordo estas unue eterna, ĉiama, ekde la metafiziko. Poste tiu ordo efikas en la politikon, kaj fine tiu ordo, ekde la politiko, la ekonomio kaj la eksperimentaj sciencoj, efikas simultane en la politikon kaj en la metafizikon: la homoj ne plu estos sklavoj laŭ la juraj kaj politikaj leĝoj, nek ili estos sklavoj laŭ la karmaj leĝoj pro sia metafizika nescio pri la suprema vero, metafizika vero kiu necese implicas koni la fizikan veron, unue la problemon pri la tropopolado, klasikan problemon jam en Egiptujo.
Aĥenatono estas aŭtentika dekstrista revoluciulo.
Tamen, hodiaŭ, la prava revolucio en Egiptujo ne sekvos blinde la ideojn de Aĥenatono, kvankam ilin ĝi profitos kritike.
La homo ne povas vivi bone kun demografia denseco pli alta ĝenerale ol po kvindek homoj en unu kilometro ronden (po kvindek homoj en unu cirklo kun unu kilometro da radio); jen, po dek ses homoj en unu kvadrata kilometro. Neniu politika aŭ religia ideologio en Egiptujo, ĉu la faraona politeista religio, ĉu la aĥenatona preskaŭmonoteismo, ĉu la komunismo, ĉu la demokratio, ĉu la faŝismo, ĉu la islamismo, ĉu la kristismo, ĉu la anarĥiismo, ĉu la kapitalismo, ĉu la monarĥio, ĉu la respubliko, eĉ ĉu la ekologismo, povas atingi ke kun altegaj demografiaj densecoj ekster la unika loĝebla zono, jen la nila riverbordo, la egiptanoj vivu bone. Ekster la Nilo, la egiptanoj ne povas akcepti la varmon (eĉ kvindek centezimalajn gradojn!) nek povas akcepti po mil loĝantoj en unu kilometro ronden.
Do, oni devas redukti la naskiĝon kaj la demografian densecon ĉe la nila riverbordo ĝis minus (malpli) ol dek ses homoj en unu kvadrata kilometro; po kvar aŭ kvin homoj en unu kvadrata kilometro estas prudenta demografia limo ĉi tie, ĉirkaŭ la Nilo.
Jen la unua revolucia ago farenda hodiaŭ en Egiptujo, ago kiu ebligos la dezirindajn ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn ŝanĝojn en la lando de Aĥenatono. Por ke ĉiu egiptano vivu bonfarte kaj pace. Tiel, meditonte, ili povos kompreni ke ĉiu egiptano, ĉiu homo, estas Atono, la aŭtosufiĉanta (memstara) Dio. Ke la individua animo, en sia suprema nivelo de spirita konscienco, estas finfine Dio mem, la Suprema Realaĵo, ambaŭmode materia kaj persona.
Kaj en la tuta planedo la precipa revolucia rimedo estos simila: la reduktado de la naskiĝo kaj la demografia denseco ĝis ekologie prudentaj limoj, tiel donante objektivajn materiajn bazojn al la spirita evoluo de ĉiu individuo, spirita evoluo kiu estas la nefajebla aŭ nefiaskebla (nemalsukcesebla) vojo en la feliĉon.
Lingve, ankaŭ estas neniu hazardo mia revendikado (depostulado) de la pronomo ci en Esperanto. Efektive, mi, kiel tipa dekstrista revoluciulo, ne apelas la socion, sed la individuon. Vi ne filozofas nek kapablas filozofi kolektive, parolante ĝuste, kiel ĝuste parolante vi ne manĝas nek povas manĝi kolektive, per unu stomako komuna al vi; vi ne havas stomakon sed stomakojn; vi ne havas cerbon sed cerbojn; vi, do, ne manĝas kolektive nek pensas kolektive, kvankam vi povas manĝi kune aŭ pensi kune (ĉiu ekde si mem), ĉar neniu povas manĝi aŭ pensi por si kaj ankaŭ por aliulo. Tiu kiu filozofas aŭ kapablas filozofi estas ci, individuo kiu legas ĉi tiun eseon, per unu cerbo kiun ci havas. Mi ne skribas nek pripensas precipe por vi, sed por ci.
Do mi, kiel fakulo pri orienta filozofio, scias ke cia tipa vivo estas la Tao. La lingvaj aferoj, tipaj, ne estas aksiologie kaj valorative neŭtralaj. La disigo de la filozofio per lingvoj reciproke nekompreneblaj, aŭ la sterila sektismo de esperantistoj, idistoj, volapukistoj kaj tiel plu ĉe la praktika helpa lingvoplanado, sufiĉe indikas ke ofte la meza homo, ¡ve!, ne konas nek volas koni. La suprema saĝeco, kiu portas la meditanton en la nirvanon, en la plenan feliĉon, estas afero, ne de la demokrata plimulto, sed de la grandega minoritato (malplimulto). De la individuo, de la individuoj kiuj individue dialogas inter si, rekte kaj sen perado de iu eklezio, iu politika partio, iu entrepreno, iu familio, iu ama aŭ amora geparo, iu nacio, iu politika ŝtato, iu nacio, iu sporta klubo aŭ iu tribo. Al tiu grandega minoritato iras tuj miaj pripensoj. Kaj tiel Esperanto kiel aliaj facilaj helpoplanitaj lingvoj estas tre bonaj, tre taŭgaj, por aboli la kolektivajn barierojn inter la individuoj kiuj volas aparteni al la grandega minoritato, jen al la kleraj kaj saĝaj individuoj kiuj klere kaj saĝe dialogas kaj meditas ĝis la suprema kono de la vero, do ĝis la plejsupera, suprega, suprema, feliĉo.
Kiel mi diris, cia tipa vivo estas la Tao. Jen kelkaj lingvaj ekzempletoj.
Ĉiu povas rimarki ke, en ĉi tiu eseo, mia stilo estas ĝenerale lingve ortodoksa, laŭ la stilo de la Fundamento de Esperanto kaj la revuo Monato. Tamen, kelkaj devioj ekzistas, ĉefe pro klareco. Tiel, kutime mi evitas la troajn kaj konfuzajn malvortojn. Evidente, la fizika aŭ politika levo estas neniu maldekstro, sed pozitiva kaj memstara loko, do mi uzas prefere la plej simplan, klaran kaj pozitivan vorton: levo. Simile, anstataŭ la internacie opaka kaj etimologie obskura formo interreto, mi uzas komputilan sinonimon perfekte internacia, klarege prononcebla kaj fonetike simila, kvankam kun semantika radiko sinteza (ne analizebla): interneto. Eĉ pli okulfrapa ekzemplo estas la kunmetaĉo foresta, analize ne tre klara, komplete opaka internacie kaj kaŭzante internacie konfuzon kun arbara. Nature, la internacia radiko aŭsenta aŭ, alternative, aŭsenca, havas bonan apogon ĉe la grandaj eŭropokcidentaj lingvoj kaj ĉi tiu sinteza formo estas tiom facile prononcebla kiom transparenta internacie. La formo foresta estas volapukismo en Esperanto, kaj ja la fivolapukismoj abundas en Esperanto.
Alidirite: mi preferas, ĉe Esperanto, la internaciajn grekolatinajn kaj ŭesteŭropajn radikojn kiuj estas komunaj en la scienco, la tekniko kaj la filozofio. Tial mia stilo, filozofante per Esperanto, aperas iom kaj iel interlingŭaeska; tion mi agnoskas kaj konfesas.
Ĉu iu argumentos serioze ke la sinteza adjektivo transparenta, anstataŭ aŭ apud la esperanta analiza adjektivo travidebla, ne estas travidebla internacie, transparenta, aŭ ke ĝi estas malfacile prononcebla?
Tio kion mi volas, filozofante, estas resti facile komprenata internacie per internacie facila lingvo, kaj ke oni respondu min, eĉ kontestu min, ankaŭ per internacie facila lingvo. Mi fajfas ĉi tie pri la akademia pureco aŭ klasikeco. Mi, kiel filozofo anstataŭ filologo, ne serĉas precipe belajn kaj harmoniajn parolojn, sed klarajn kaj (se eble) verajn frazojn kaj ideojn.
Ankaŭ estas bona ekzemplo pri ĉi tio mia ekuzo de la hispaneskaj komencaj signoj por la interpunkcia komenco de admiracio (ekkrio) aŭ demando. Evidente, kurta frazo kun ekmajuskla demanda parolo ne bezonas interpunkcian komencan demandosignon, sed ĉe longaj kaj kompleksaj frazoj, sen tiuj komencaj signoj oni malfacile komprenas ĉu kiam komencas la admiracio aŭ la interogacio (demando). Kaj la fonetika ortografio estas grava principo de Esperanto, eĉ por lingvaj fiksistoj aŭ fundamentistoj, fundamentalistoj kaj tiel plu. Do, laŭ la fonetika ortografio (laŭti kiel oni skribas kaj skribi kiel oni parolas), mi uzas la komencajn signojn de admiracio aŭ interogacio kiam tio taŭgas por facila legado.
Ĉu ĉi tiuj komencaj interpunkciaj signoj malfacilos iel la legadon? Lingve, ¡neniel!, kiel la du jen komencaj jen finaj signoj de citado « », anstataŭ nur unu signo de citado, ", neniel bremsas la legadon, sed ĝin favoras. Tamen, se oni formas lingvan tribunalon kontraŭ mi pro miaj ekuzo de tiuj signoj, aŭ pro mia preferado de la sintezaj internaciaj radikoj semantikaj, anstataŭ la analizaj radikoj de Esperanto, aŭ pro mia reakirado de la originalaj prononcoj (ja la prononco de Freud ne estas Freŭd sed Frojd)... jen ke, sub internacia facila lingvo kia devus esti, kaj nur devus esti Esperanto, aperas la esperantismo. Kaj mi ja rajtas ne esti esperantisto, kaj mi rajtas la enkondukadon en Esperanton de vorto kiu, male ol la fifama vorto esperantisto, nur indikus iun parolanton de Esperanto, eĉ se ĝi ne apogas la esperantismon, eĉ se ĝi opinias ke aliaj artefaritaj lingvoj estas pli bonaj kaj taŭgaj ol Esperanto. Mi rajtas ne esti klasita ruze, kaj kontraŭ mian volon, kiel esperantisto, ĉar Esperanton mi parolas kaj skribas flue. Mi ne estas esperantisto! Kaj malankaŭ (ankaŭ ne) mi estas reformisto de Esperanto. La solaj lingvaj reformoj, se reformojn oni konsideras ĉi tiel, apogotaj de mi, estus kelkaj novaj sinonimoj kiuj klarigos definitive tiujn ambiguajn, hipokritajn situaciojn.
Ekzemple: por du parolantoj de Esperanto kiuj eble aŭ evidente havas malsamajn ideojn, la ĝusta parolo estus samlingvanoj anstataŭ samideanoj aŭ anstataŭ koreligionarioj.
Ekzemple: por iu parolanto de Esperanto kiu eble aŭ evidente rifuzas la esperantismon kaj do ne estas esperantisto, la ĝusta parolo estas esperantoparolanto aŭ, eĉ prefere, esperantofono. Do, se iu estas esperantofono sed ne esperantisto, tiu Esperanton parolas sed ne apogas (eble, tiu eĉ batalas kontraŭ) la esperantismon; aldone, eble ĝi eĉ favoras Idon anstataŭ Esperanto. Do, se iu estas esperantisto sed ne esperantofono, tiu apogas Esperanton aŭ la esperantismon, eble (kaj plej ofte) Esperanton kaj la esperantismon kune, sed tiu (ankoraŭ) ne parolas Esperanton.
Mi rajtas esti lingvonuristo; jen, mi rajtas konsideri ĉiujn helpoplanlingvojn kiel nur lingvojn, internacie facilajn lingvojn ja, sed sen internaj ideoj, kulturaj movadoj, identigantaj etikaj valoroj kaj tiel plu. Neŭtre kaj neŭtrale.


Ĉi tie mi enkondukas novan koncepton: ĥaosoligologiokaosoligologio.
Ĉiuj seriozaj helpoplanlingvoj, kiel Esperanto, Ido, Ulango, Novialo, Ikuso, Interlingŭo, Intalo, Universalgloto, kaj tiel plu (sed ne Volapuko nek Kotavao, internacie opakaj) formas sian vokabularon, sian vortaron, precipe el la leksika trezoro jam komuna al la grandaj ŭesteŭropaj lingvoj. Tial la grekolatinaj sciencoteĥnikaj radikoj estas komunaj al la grandaj ŭesteŭropaj lingvoj kaj al la tipaj helpoplanlingvoj; jen, al la eŭrosimiloj aŭ eŭroklonoj, Esperanto inter tiuj eŭroklonoj aŭ eŭrosimiloj.
La ĥaosoligologio, do, estas scienco kies signifo aperas transparente (travideble) el siaj grekaj radikoj: ĥaoso, oligo kaj logio. Laŭlitere: ĥaoso, skarse (malmulte, maltre aŭ feble) kaj scienco (aŭ sistema konado). Ekzistas sinonimo: anomoligologio. La partikulo anomo, en klasika greka lingvo, havas la signifon de senregula.
Do, la ĥaosoligologio estas la scienco kiu studas la samtempe anomajn (malregulozajn) kaj skarsajn fenomenojn. La levitacio, kaj ĝenerale la paranormalaj fenomenoj, estas samtempe anomaj kaj skarsaj fenomenoj, do tipe studataj de la ĥaosoligologio.
Mi scias ke la unua objeto kiun oni probable prezentos al mia vidopunkto estas ke, se iu fenomeno apenaŭ havas koneblajn regulojn de ekapero aŭ ekmalapero, kaj simultane ĝi estas tre malofta... oni ne povas ĝin studi science.
Jes, oni povas!
Klasika ekzemplo estas la teoria kaj aplikata mineralogio de la noblaj metaloj, precipe la oro, la arĝento kaj la plateno. Ĉi tiuj metaloj (kaj aliaj mineraloj ekonomike gravaj) estas skarsaj, kaj ties geologia distribuado estas ĥaosa, disregula, malfacile prospektorebla. Sed tio ne imposiblas (ne malebligas) ke la prospektoroj de oro, arĝento, plateno, koltano, nafto kaj tiel plu, laboru kaj kun probableco evidente pli alta ol la hazardo, ĉi tiujn aviditajn metalojn aŭ mineralojn trovu.
Noto: la koltano estas natura alojo el la kolombio (niobio), la tantalo (el kies du nomoj oni ekformis la parolon) kaj aliaj ĥemiaj elementoj, inter ili la uranio; do la koltano estas valoroza por fabriki elektronikajn kaj komputilajn pecojn, kaj aliflanke por akiri nuklean energion aŭ, ¡domaĝe! la atoman bombon.
Ja tiuj noblaj metaloj ekzistas, kvankam ili ne abundas. Se ili ne ekzistus, ilin serĉi estus kiel serĉi mamutojn por profiti ties karnon, ties ŝirdentojn (eburon) kaj tiel plu. La mamuto ne ekzistas jam (ne ekzistas plu) kaj ĝi, probable, malaperis pro la abuziva (trouza) homa ĉasado. Tial, nun neniu serĉas mamutojn. Kaj, kvankam la distribuado de tiuj multekostaj metaloj aŭ mineraloj havas feblajn signojn de probableco, ja tiuj signoj ekzistas, kaj havi nur tri procentojn da probableco estas pli bona situacio ol havi nur unu procenton da probableco, eĉ nur unu duonon de procenton da probableco (0'5%). La ĥaosoligologoj de la oro, tipe, laboras tiel kiam ili serĉas novajn ercojn, novajn minaĵojn.
La ĥaosoligologoj de la oviparaj mamuloj agas iel malsame, kvankam ne tro. Evolue, la mamuloj devenas el la birdoj, tial ankoraŭ kelkaj arkaikaj mamulinoj demetas ovojn, anstataŭ resti gravedaj kiel preskaŭ ĉiuj mamulinoj kiuj estos patrinoj. Ne estas facile trovi speciojn de oviparaj mamuloj; tamen, utila regulo estas serĉi tiujn mamulojn, la monotremojn, en lokoj foraj (malproksimaj) al grandaj kontinentoj, kie arkaikaj plantoj aŭ bestoj povis pluvivi sen la konkureca premo de aliaj pli kaj plu evoluintaj specioj. Ĉi tiu teorio efektiviĝas, ĉar ĉiuj monotremoj vivas en Aŭstralujo (Aŭstralio) aŭ en proksimaj insuloj. Eble, do, en izolitaj insuloj foraj al Aŭstralujo povus ekzisti ankaŭ monotremoj, sed probable ne en la interno de Eŭropo, Azio, Afriko aŭ Ameriko kiel kontinentoj. La ĥaoso ĉe la geografia distribuado de la oviparaj mamuloj, sekve, ne estas absoluta, ĉar tiu ĥaoso aŭ hazardo funkcias sub kelkaj parametroj. Kaj, kvankam monde la monotremoj estas skarsaj, en iuj lokoj ili povas esti relative abundaj. Jen ĥaoso iom logika, kaj jen povreco iom riĉa.
Nature, trovi monotremojn aŭ trovi levitaciulojn ne havas tiom altan ekonomikan valoron kiom trovi oron aŭ petrolon (nafton). Ja trovi iujn skarsajn plantojn aŭ bestojn estas ekonomike profitema por kelkaj farmaciaj entreprenoj, kaj tiam funkcias la aplikata ĥaosoligologio ĉe la biologio.
Kontraŭ la faktoj ne servas la argumentoj. Ĉar ĉi tiuj mineraloj aŭ noblaj metaloj estas tiom valoraj kiom por subteni entreprenojn de longedaŭra serĉado kaj longedaŭra profitado, la ekstrema malfacileco por ilin trovi ne imposiblas la teorian kaj precipe aplikatan mineralogion pri tiuj naturaj krudaĵoj. Do la ĥaosoligologio estas posibla, estas ebla... ĉar ĝi estas reala, ĉar ĝin oni aplikas trafe.
Ja la parolo estas longega kaj sone malbela, do oni povus kurtigi ĝin, ekzemple al koligologioĥoligologio. Tamen, ĉi tio estas nur verba afero. Ni reiru al la kerno, al la levitacio.
Iu minca (mallarĝa), kruda kaj ne profunde analiza vidopunkto scienca opinias ke la levitacio, la telepatio, kaj tiel plu... ne estas pli ol fraŭdo.
Mi ne apogas ĉi tiun mizeran racionalismon aŭ raciismon, kiu ne estas ĉiu scienca racionalismo. Mi eksplicite (malkaŝe) apogas la sciencan racionalismon. Ja la sciencan racionalismon kiu vidas larĝeskale, panorame, perspektivege, mi apogas.
Estas fakto, jes, la granda proporcio da fraŭdo ĉe la paranormalaj fenomenoj. Kaj estas fakto la skarseco (malmulteco) da sufiĉe pruvitaj paranormalaj fenomenoj; krome, kiam ili aperas, ili aperas preskaŭ hazarde, preskaŭ sen reguloj de manifestado (ekapero).
Sed tio ne implicas kvalifi kiel fraŭdon ekzemplojn tiel klaraj kiel tiuj de sankta Jozefo de Kupertino (Cupertino) en Italujo aŭ Edgaro Kejso (Edgar Cayce) en Usonujo. Oni ne rajtas ignori serioze ke sankta Jozefo de Kupertino flosis kaj flugis korpe, nek ke Edgaro Kejso prekonis (antaŭvidis kaj konis ekstersense) medicinajn, sociajn kaj psikologiajn aspektojn de la vivo.
Alia bona pruvo estas la kartoj Zenero (Zener), simplaj kartoj kun bazaj geometriaj formoj desegnataj en la surfaco, geometriaj formoj kiujn la ebla antaŭvidanto devas agnoski sen vidi tiujn kartojn. Multaj eksperimentoj efektivitaj montras malgrandajn sed klaran deviojn super la procenton da trafaĵoj atribueblaj al la statistika hazardo. Jes, sed... la rezultoj de tiuj eksperimentoj pri antaŭvidado ne estas kongruaj inter la malsamaj grupoj de kontrolo, kaj la devioj super la hazardan statistikon estas tre malgrandaj. Ni notu ke ankaŭ la devioj sub la procenton da statistike espereblaj trafaĵoj estas signifaj. Ekzemple, se ekzistas kvar kartoj, la unua kun cirklo, la dua kun triangulo, la tria kun rektangulo kaj la kvara kun simpla kvarbraka kruco, la volontulo, statistike kaj post la hazarda intermiksado de la kvar kartoj, devus trafi unu kvaronon da la figuroj, se ĝi respondas ripete, ni diru plurcentofoje aŭ plurmilofoje. Se ĝi respondas ĉi tie kun procento da trafaĵoj multe pli malalta ol unu kvarono... ankaŭ ĉi okaze ekzistas, probable, iu paranormala fenomeno. Kaj ankaŭ okazas kelkaj similaj rezultoj kun volontuloj: kun neesperebla falado da trafaĵoj. Kaj, ja, tiuj subtrafaj okazoj estas tre maloftaj, tre skarsaj.
Laŭ ci vidas, mi penis sobran kaj ne sensaciisman traktadon de la faktoj.
Kiel ilin interpreti epistemologie?
Mi konkludas ke, samtempe, la levitacio kaj iuj paranormalaj fenomenoj ekzistas... kaj ke la ordinaraj leĝoj de la fizika mondo estas klarege antaŭdominantaj. Nia fizika mondo estas, esence, mondo da fiksaj fizikaj leĝoj, almenaŭ por la ordinara homa percepto. Sed, do, kiel kaj kial ekzistas, ekzemple, la levitacio?
Laŭ la tipa Razilo de Okamo (Occam) uzata ĉe la fizikaj sciencoj, tio estas, uzi kiom eble minus novajn principojn, ĉiam preferante la plej simplan (kaj kontrasteblan eksperimente) hipotezon, mi interpretas tion ĉi tiel.
La levitacio ne okazas ofte, kvankam ĝi ja okazas, ĉar ĝi estas rezulto de tre malofta kunigo el fizikaj, biologiaj kaj psikologiaj kaŭzaj faktoroj.
Se tiuj faktoroj okazas kune, probable (sed ne sekure) aperos la levitacio. Se tiuj fizikaj faktoroj ne okazas kune, neniel aperos la levitacio.
La situacio, do, ne estus epistemologie tre malsama ol la situacio kie aperas la noblaj metaloj. La naturo ne bezonas tre nombrajn aŭ specialajn faktoroj kune por produkti oksigenon aŭ feron, do ambaŭ ĥemiaj elementoj aperas ofte kaj regule en la sfera tera supraĵo. Male, la kondiĉoj por la produktado de oro, arĝento aŭ plateno estas nombraj kaj specialaj; krome, tiuj kondiĉoj malofte kunokazas ie. Se tiuj kondiĉoj aŭ faktoroj kunokazas, ili kunokazas necelite, laŭ meĥanikaj kaj ĥemiaj blindaj leĝoj; tial la noblaj metaloj ne nur aperas malofte, sed ankaŭ ne facile prospektoreble: neniu natura celo konscie ilin produktis. Do iliaj leĝoj de probableco estas tre komplikataj, kaj nur signoj de ebleco, neniam sekuraj indikiloj laŭ la normala agado de la naturo. Simile, la naturo ne bezonas tre nombrajn aŭ specialajn faktorojn kune por ke la homo piediru; do ĝi, la homo, regule kaj ofte piediras. Male, la kondiĉoj por ke la homo levitaciu estas nombraj, specialaj, kompleksaj kaj ankoraŭ ne komprenitaj plene, malofte kunokazante ie; tial la homo malofte kaj nepredikteble (neantaŭvideble) levitacias.
Tamen, tradicie oni parolas pri grava malsameco inter la levitacio kaj la noblaj metaloj: la spiritaj tradicioj asertas (kvankam ne ĉiam, kaj ne ĉiuj spiritaj tradicioj) ke la levitacio estas multe pli ofta inter la homoj de nobla (nobla anstataŭ nobela) spirita naturo, kaj eĉ ke la sperta spirita meditanto povas probabligi, jen ne konscie, jen eĉ konscie, la ekaperon de la levitacio. La tibeta budismo opinias tiel. Mi pensas ke, verŝajne, ĉi tiuj spiritaj tradicioj studis praktike kaj rudimente kelkajn trajton el la kompleksega reto el kaŭzoj kaj faktoroj kiuj favoras la levitacion, kaj tial ili parte trafis favorante la levitacion de spertaj monaĥoj.
Oni notu ankaŭ, tre signife, ke eĉ la spiritaj tradicioj kiuj agnoskas la levitacion kiel fakton anstataŭ fraŭdo, kutime aldonas ke la levitacio ne devus esti serĉata kiel intrinseka (interna) celo pro la monaĥo aŭ meditanto, ĉar tio produktus kondamnendan spiritan vantecon. Verŝajne tiu stranga averto okazis ial; se serĉi la levitacion estus neebla, la monaĥestroj ne estus avertintaj pri la problemo, kiel neniu hodiaŭ avertas pri la tempoperdo kiu estus serĉi vivajn mamutojn. Oni ne povas trovi vivajn mamutojn, ĉar ĉi tiuj grandaj elefantoj malaperis. Kontraste, oni ankoraŭ, kaj tre malfacile, povas trovi vivajn kalmaregojn, ĉar recente oni pruvis ke ĉi tiuj kalmaroj gigantaj ankoraŭ naĝas tra la maroj, kaj kelkajn kalmaraj korpojn kun pluraj metroj da longeco oni trovis en la mara akvo. Do, eble estus perdotempo serĉi kalmaregojn, sed serĉi mamutojn... eĉ ne estas jam perdotempo, anstataŭe memevidenta absurdaĵo nenies farata kaj nenies avertata kiel kondamnenda perdotempo.
Epistemologie kaj pli ĝenerale, la levitacio elvokas du problemojn: la naturon de la ĥaoso kaj la eblecon de la libero; libero jen fizika, jen psika, jen ambaŭmoda.
Ĉu la natura fizika mondo, la kosmo, enhavas ĥaoson? Kaj, se jes, ¿kio estas la ĥaoso? Unue, la ĥaoso estus ĉiu fenomena situacio kies manifestado estus (parte aŭ tute) neprediktebla, neantaŭpensebla, ne regulita per fizikaj leĝoj; mi ne parolas ĉi tie pri la juraj aŭ politikaj leĝoj, sed pri fiksaj tendencoj el la fizika naturo. La fama pomo de Niŭtono aŭ Neŭtono (Newton) ne falas ekde la pomujo ĝis la grundo pro hazardo, nek pro libera decido de la pomo mem, nek pro magia ordono de Niŭtono kiel observanto, sed pro fiksa fizika tendenco: la leĝo de la gravito.
Ĉar oni neniel povas dubi, racie, ke en nia kosmo ekzistas tiaj leĝoj, unue en epistemologio oni hodiaŭ agnoskas unuanime ke la kosmo estas almenaŭ parte ordigita.
Sed, ĉu la tuta kosmo estas ordigita?
Ju plu des pli (laŭ iom lingva barbarismo: ĉiam pli) unue oni respondas kaj kontestas hodiaŭ ke, verŝajne, kelkaj mikrofizikaj fenomenoj ne havas kaŭzon, kiel la individua pozicio kaj la individua rapideco de unu elektrono ĉe la atomo, laŭ la principo pri nedetermineco aŭ necerteco de Ajsenbergo (Heisenberg). Se tio estas tiel en la fizika naturo, la fizika naturo estus marĝene aŭ parte ĥaosa, neprediktebla; kvankam plejmulte regula kaj prediktebla. Kaj la leĝoj de la makrofizika mondo estus, pli ol fiksaj leĝoj, tendencoj kun granda probableco, kie marĝenaj esceptoj povas okazi. Teorie, do, eble ne ĉio estas leĝe ordigita en la natura fizika mondo, kvankam ekzemple la teĥniko povus atingi future modon por scii simultane la pozicion kaj la rapidecon de unu individua elektrono ĉe la atomo.
Due, oni respondas kaj kontestas ankaŭ ke la klasikaj nocioj de fizika libero kaj psikologia libero (libera arbitro) hodiaŭ aperas kiel konstateblaj faktoj en la biologio. La sanaj bestoj kun centra nerva sistemo (la homon biologie oni konsideras kiel iun beston inter la aliaj bestoj) ne estas maŝinoj, sed konsciaj vivaĵoj kiuj povas elekti laŭ siaj biologiaj, ekologiaj kaj socialaj eblecoj (fizika libero) iujn preferitajn agojn (psikologia libero, libera arbitro). Ĉi tiu libereco ne estas absoluta, sed male tre limigita, tamen ĝi eksperimente kaj observite ja ekzistas. Se iu ĉimpanzo lernis lavi la terpomojn en mara akvo antaŭ ol ilin manĝi, ĝi povas elekti ĉu tiel prepari la terpomojn, ĉu ilin prepari alimode; nek ĝia anatomofiziologio, nek ĝia individua psikologio, nek ĝia sociala rolo inter la aliaj ĉimpanzoj, nek ĝia ekosistemo (ekologia medio) determinas ke ĝi preparu la terpomojn laŭ unu difinita maniero anstataŭ alia difinita maniero. Ĝi ĝuas relativan liberecon ĉi tiurilate; ĝia konduto, ĉi tie, ne estas fiksita deterministe, sed orientita probabliste.
La levitacio, tiel, estus kompleksega kombinado inter iu mikrofizika nedetermineco kaj iu makrofizika kaj psikologia libereco. Oni notu, tamen, ke kutime sankta Jozefo de Kupertino levitaciis nevolonte, eĉ volonte ne levitacii. La levitacio estas, kiel ĉiu mensa fenomeno, ĉiam kompleksa fenomeno, kie la korpo, la fizika nivelo, estas nepra bazo por ke la menso aŭ psiko aperu, sed poste la menso aŭ psiko ne agas jam nepre determinita (kvankam ja jes kondiĉita) per la fizikaj leĝoj, ĉar la psika nivelo de la realeco estas diferenca (malsama) kaj pli subtila ol la fizika nivelo de la realeco. La levitacio estas nekutima psikofizika tendenco kiu povas esti trejnata aŭ rifuzata, parte libere sed ne tute libere, ne komplete libere. Hodiaŭ, la fona biologia kaj filozofia hipotezo pri la psikaj aŭ mensaj fenomenoj estas precipe, operacie, la emergentismo (elmergiĝismo).
Tiel mi traktis la aferon, kiel eble plej sobre, racie kaj fakte; la eksperimenta serĉado de la levitacio kaj aliaj paranormalaj fenomenoj kontinuos. La levitacio estas ĥaosoligologaanomoligologa fenomeno; kaj se tiel ĝin ni konsideras, nia serĉado estos pli fruktodona.
Kion opinias ci, ho leganto?
Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo. es (trigrupo arobo yahoo punkto es).
Cordialmente, de Alexandre Xavier Casanova Domingo, correo electrónico trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arroba yahoo punto es). La imagen del avatar gráfico es una fotografía reciente, no retocada, que me identifica realmente.
Última Edición: 3 meses 4 días antes por Alexandre Xavier Casanova Domingo.
El administrador ha desactivado la escritura pública.
Tiempo de carga de la página: 0.258 segundos
Gracias a Foro Kunena